Vortaro kun 210 mil tradukoj
Kajero


Trovi parte kongruajn

Babilejo

EOメモ【時制の一致】

@natory 8月22日

@tirifto Mi lernas la anglan. Mi trovis diferencon inter la du frazoj:

  • Sciigu min kiam li alvenis. (Tell me when he arrives. )
  • Diru nun al mi kiam li alvenis. (Tell me when he arrived. )

@tirifto@jam.xwx.moe

@natory Ho, jes! Mi pensas, ke oni povas konsideri ĉiun tempon du-maniere; kaj en la angla, kaj en Esperanto. Sed por iuj tempoj, nur unu el la manieroj sencas. Kaj tio varias laŭ la lingvo.

Tell me when he arrived. Is-tempe:

  • Diru al mi [la tempon], kiam li alvenis.
    • EN EO 🆗 Tio sencas, se li jam alvenis.
  • Diru al mi [tiam], kiam li alvenis.
    • EN EO ❌ Ne sencas peti, ke iu faru ion ise, ĉar oni ankoraŭ ne eltrovis tempo-maŝinon.

Tell me when he arrives. As-tempe:

  • Diru al mi [la tempon], kiam li alvenas.
    • EN EO ❌ Se li alvenas nun, ne tre sencas peti tempon. (Ĉar oni scias, ke la tempo estas nun.)
    • EO 🆗 Se li alvenas (alvenadas) ripete (ekz. se li vizitas ĉiusemajne), sencas demandi, je kiu horo li kutime alvenas.
    • EN Eble tio sencus ankaŭ en la angla… sed oni verŝajne komprenus la frazon laŭ la ĉi-suba [tiam]-senco.
  • Diru al mi [tiam], kiam li alvenas.
    • EO ❌ Se oni jam scias, ke li alvenas nun, ne tre sencas peti sciigon.
    • EN 🆗 En u-parolado, la angla uzas as-tempon por specifi la tempon.

Tell me when he’s going to arrive. Os-tempe:

  • Diru al mi [la tempon], kiam li alvenos.
    • EN EO 🆗 Sencas demandi, je kiu tempo li alvenos.
  • Diru al mi [tiam], kiam li alvenos.
    • EO 🆗 Ankaŭ sencas peti sciigon por kiam li alvenos.
    • EN ❌ En u-parolado, la angla uzas as-tempon por specifi la tempon. (Mi ne scias, ĉu os-tempo estus malĝusta… sed ĝi estus stranga.)

Kajero

Programita de Sato kaj Cai Niao

Funkciigita de SWI-Prolog

2019-03-14 ver. 1

2023-09-01 ver. 2