Vortaro kun 210 mil tradukoj
Kajero


Trovi parte kongruajn

Babilejo

« Pri tiu ĉi retejo »

Vortkajero estas multlingva vortolisto, serĉebla per Esperanto, la angla, la ĉina, Ido kaj la japana.

Kiam vi serĉas "何か", la rezultopaĝo aspektos jene:

La titolo indikas "JA 何か" kio montras ke la japana vorto "何か" troviĝis en la datumaro. Ni uzas lingvajn kodojn de ISO 639-1 por indiki la lingvojn:

Plue, sube tradukoj estas prezentitaj. La unua linio estas "EO io [io]". Kiu signifas la traduko en Esperanto estas "io", kaj inter krampoj estas la radiko kiu vortoradiko estas la kapvorto. Sekvas parto: "(fonto: ...)" kiu ndikas la informfonton. "pejv" signifas, ke la traduko devenas el la Praktika Esperanto-Japana Vortaro.

Ekde la dua linio, estas skribite "aŭtomata sugesto" en pala koloro, kio indikas ke ĝi estas aŭtomate proponita sinonimo.

En sekvantaj linioj estas vortoj en la angla kaj ĉina, la elparolo estas indikita inter krampoj.

Serĉo per radikoj

En Esperanto, vi povas serĉi per nur enmetante la radikon. Kvankam "radiko" estas dirita "radiko" en Esperanto, ĝia radiko estas "radik". La serĉrezulto aspektos tiel:

La ĉefa kapvorto estas "EO radik/o", kie "/o" indikas ke la baza vortklaso de la radiko "radik" estas substantivo. En Esperanto, la baza vortklaso de la radiko (kaj radikalo) estas grava por kompreni la vortospecan derivadon.

Sub ĝi, estas subkapvortoj. Ekzemple, oni montras en la japanaj tradukoj ke "radiko" ankaŭ signifas "radiko de planto (ŝajne tiu ĉi estas pli esenca signifo)". Inter la subkapvortoj, troviĝas interesaj esprimoj kiel "radikaĵo", kaj botanikaj terminoj kiel "aerradiko", kaj estas notite ke "elradiki" estas arkaisma kaj ke "elradikigi" estas rekomendita.

Kiam vi serĉas per radiko, serĉu per la radiko kiu rolas la semantikan centron. Ekzemple, en la vorto "radikvorto", kvankam ĝi enhavas la radikon "radik", la semantika centro troviĝas en "vort". Do, serĉu "radikvorto" per "vort", ne per "Radik". Tio estas la sama sistemo kiel tradiciaj radikaj kapvortaj vortaroj.

« Legilo » kiu ligas ĉiujn vortojn de la teksto al la vortaro

Por helpi vin trovi vortojn pli rapide, vi povas alglui ajnan tekston kaj ĉiu vorto iĝos ligilo al la vortaro.

Fontoj de la datumoj

Granda parto de la Esperanto-japanaj tradukoj ŝuldas pejv. Tamen, se vi rigardas la subkapvorton de "radike", vi vidos ke ĝi indikas "JA 徹底的に" (la signifo estas "radikale") kiel "aŭtomata sugesto". Ĝi estas bazita sur la originala noto de infomfonto "radike = radikale" kaj aŭtomate montras la japanan tradukon de "radikale". La aŭtomata sugesto funkcias en simpla mekaniko, kaj ĉiam postulas homan konfirmon. Komprenante tion uzu ĝin kiel sinoniman vortaron.

Estas ankaŭ datumoj kiujn ni ankoraŭ ordigas, do estu konsciaj ke ili eble ne estas sufiĉe praktikaj. Ni esperas, ke ĝi estos utila por vi.

La datumoj uzataj en tiu ĉi projekto estas jenaj:

Ni atentas al la kondiĉoj de uzo de la datumoj kiujn ni uzas, sed se ekzistas problemo, bonvolu sciigi nin ĉe stkmr ĉe outlook.com. Dankon.

Kajero

Programita de Sato kaj Cai Niao

Funkciigita de SWI-Prolog

2019-03-14 ver. 1

2023-09-01 ver. 2