Vortaro kun 210 mil tradukoj
Kajero


Trovi parte kongruajn

Babilejo

« Lingva Provoko n-ro 1 (ĝentila - afabla - kompleza) »

« Lingva Provoko »

Ĝentila

Bonkonduta laŭ sociaj normoj, obeanta al sociaj reguloj; havanta bonajn manierojn.

(ekzemplo de Zamenhof) Per vorto ĝentila ĉio estas facila.

Afabla

Plaĉa per vortoj, per bonvolemo kaj ankaŭ per ago.

Ne estas homo kiu simple sekvas sociajn regulojn. Afabla homo―li agas por la bono de la alia, por la komforto de la alia. Li uzas la vortojn kiuj plaĉas al alia kiu aŭskultas lin per sia bonvolemo. Do 'afabla' ne rilatas al sociaj reguloj propre sed al sincera emo plaĉi al alia persono.

(Ekzemplo de Zamenhof) Mi afable petis lin, ke li sidiĝu.

Kompleza

La vorto 'kompleza' similas al 'afabla'. 'Kompleza' estas plaĉa per helpo, per ago. Sed ĝi estas limigita al tiu senco, ke oni estas kompleza kiam oni agas aŭ servas aŭ helpas homon per sia ago, dum 'afabla' povas esti pli subjektiva en la senco. 'Kompleza' temas pri helpo, pri ago.

(Ekzemplo de Zamenhof) La gazetoj farus al mi grandan komplezon, se ili publikigus mian dankon.

Pri informfonto

La informo estas prenita de sube montrita filmeto de EASP Viva Gazeto.

Kajero

Programita de Sato kaj Cai Niao

Funkciigita de SWI-Prolog

2019-03-14 ver. 1

2023-09-01 ver. 2